Vita di Gandhi

3. Gandhi infano / Gandhi bambino

13Letture

3. GANDHI INFANO

La familio de Gandhi apartenis al la kasto de baniaoj. La praavoj estis kredeble vendistoj de spicoj, sed la avo, la patro kaj la onkloj estis ĉiuj siavice ĉefministroj aŭ divanoj de la malgranda reĝlando de Katjavar, la guĝarata duoninsulo nordokcidente de Bombajo.

Kiam la avo de Gandhi, post politika krizo, forlasis Katjavar kaj akceptis la ĉefministrecon de la najbara ŝtato Junagadh, li salutis la novan princon per la maldekstra mano, ĉar «la dekstra», li diris, «estas ligita al la alia».

La patro de Gandhi, nomita Kaba, estis divano kaj juĝisto en Raĵkot. Nekoruptebla kaj lojala, li protestis tuj kaj sentime al angla oficialulo, kiu parolis insulte pri la princo. Li estis arestita, sed li ostine rifuzi peti pardonon pro la malkaŝa respondo. Post kelkaj horoj oni liberigis lin.

Trifoje vidvo, Kaba Gandhi prenis kvaran edzinon, kiu donis al li tri filojn kaj unu filinon. Mohandas estis la plej juna kaj naskiĝis la 2an de oktobro 1869. Lia patrino estis pia hinduino, kiu tre discipline fastis je multaj okazoj tra la jaro. La tuta familio estis viŝnuana, kaj ĝis siaj lastaj tagoj Gandhi volonte ripetis la faman preĝon de la vera viŝnuano, tiu, kiu respektas la spiriton de amo kaj vero. Jen la teksto:

La vera viŝnuano sentas la ĉagrenojn de la ceteraj homoj kiel siajn proprajn. Ĉiam preta servi, li neniam fanfaronas.

Li estas komprenema por ĉiuj kaj malŝatas neniun, konservante ĉiam puraj sian penson, siajn parolojn, siajn agojn. Benata estu lia patrino!

Li rigardas ĉiujn homojn egale. De siaj pasioj li fariĝis libera. Ĉiam virinon li rigardas kvazaŭ patrinon sian. Haltus lia lango en la buŝo prefere ol mensogi…

Ĉe la duagrada lernejo en Raĵkot, Mohandas lernis iom la sanskritan lingvon, iom la anglan kaj iom da geometrio. Kiam li estis dekdujara kaj inspektoro vizitis lian klason, li nesciis ĝuste skribi la vorton kettle. La instruisto puŝis lin per piedo por senparole komprenigi al li, ke li kopiu el la kajero de la najbaro, sed Gandhi rifuzis kompreni. Tiu ideo de trompo ne povis lin allogi. Jam la respekto al la vero kaj absoluta honesteco regis lian animon.

Aŭskultu la radian elsendon de ĉi tiu parto.

 

3. GANDHI BAMBINO

La famiglia di Gandhi apparteneva alla casta dei banja. Gli antenati erano probabilmente mercanti di spezi, ma il nonno, il padre e gli zii erano tutti a loro volta primi ministri o consiglieri del piccolo regno di Kathiawar, la penisola del Gujarat a nord-ovest di Bombay.

Quando il nonno di Gandhi, dopo una crisi politica, lasciò il Kathiawar e accettò l’incarico di primo ministro nel vicino stato Junagadh, salutò il nuovo principe con la mano sinistra, poiché «la destra», disse, «è legata all’altro».

 

Il padre di Gandhi, chiamato Kaba, era consigliere e giudice a Raikot. Incorruttibile e leale, protestò subito e senza paura contro un ufficiale inglese che parlò ingiuriosamente del principe. Fu arrestato, ma rifiutò ostinatamente di chiedere perdono per la sua risposta schietta. Dopo alcune ore fu liberato.

Tre volte vedovo, Kaba Gandhi prese una quarta moglie, che gli diede tre figli e una figlia. Mohandas era il più giovane e nacque il 2 ottobre 1869. La madre era una pia hindu, che digiunava con gran disciplina in molte occasioni durante l’anno. L’intera famiglia era vishnuita, e fino agli ultimi giorni Gandhi ripeté volentieri la famosa preghiera del vero vishnu, colui che rispetta lo spirito dell’amore e della verità. Ecco il testo:

Il vero vishnu sente le afflizioni degli altri come proprie. Sempre pronto a servire, mai si gloria invano.

È comprensivo con tutti e non disprezza nessuno, conservando sempre puri i suoi pensieri, parole ed azioni. Benedetta sia sua madre!

Egli guarda tutti gli uomini alla stessa maniera. Dalle sue passioni si libera. Sempre guarda una donna come fosse sua madre. Chiuderebbe la lingua in bocca piuttosto che mentire…

Alla scuola secondaria di Raikot, Mohandas imparò un po’ la lingua sanscrita, un po’ l’inglese e un po’ di geometria. Quando aveva dodici anni e l’ispettore fece visita alla sua classe, egli non sapeva scrivere correttamente la parola kettle. Il professore lo colpì col piede per fargli capire silenziosamente di copiare dal quaderno del vicino, ma Gandhi si rifiutò di capire. Quella idea di imbroglio non poteva attirarlo. Già allora il rispetto della verità e l’onestà assoluta regnavano nel suo animo.

Ascolta la trasmissione radio di questo capitolo.

(Traduzione dall’esperanto di Marco Cattaneo)

Lascia un commento