Vita di Gandhi

4. Gandhi knabo / Gandhi ragazzo

15Letture

4. GANDHI KNABO

Du teatraĵoj impresis Gandhi kiel knabon: Ŝravana, la junulo, kiu portas sur la ŝultroj siajn blindajn gepatrojn, kaj Hariŝĉandra, kiu restas heroe fidela al la vero. Lin imiti fariĝis lia celo.

Ofte venis al lia hejmo ĝainaj monaĥoj, eĉ ili tagmanĝis tie, ĉar la tuta familio, kiel ili, estis vegetarana pro konvinko kaj malaprobis ĉian buĉadon de bestoj. Tre indignis la knabon tiu fakto, ke unu junulo najbara, post konvertiĝo al kristanismo, ekmanĝis bovaĵon kaj ekdrinkis alkoholaĵojn, ankaŭ ekvestiĝis laŭ eŭropa maniero. Tion li ne juĝis progreso laŭ religia vidpunkto.

Inter la gastoj bonvenigataj de la patro troviĝis ankaŭ mahometanoj kaj parsioj. Kutime oni diskutis pri religio kaj tiam toleremo ŝajnis al la knabo la ĝusta sintenado, ĉar li konstatis, ke ĉiuj estas sinceraj kaj havas komune multon esencan.

Kiam li estis dektrijara, li edziĝis la saman tagon kiel lia frato, kiu estis dekses-. En Hindio la kutimo estis tiam edziĝi tre june kaj fari grandegan feston. La gepatroj estis tro honestaj por esti riĉaj kaj ili ŝparis tiel unu el la du fest-elspezoj.

La juna edzino Kasturbaj estis samaĝa kaj nesciis tiam eĉ legi; sed ŝi havis tre memvolan karakteron kaj ne lasis sin ordonadi de tiu knabo, kiu provis instrui ŝin kaj estis eĉ tre ĵaluza tiam.

Pli malfrue en la vivo, kiam Gandhi plene regis sin mem kaj akiris paciencon, ŝi eklernis kaj ekkomprenis multon pli el lia ekzemplo de sindono kaj sinofero. Tre brave ŝi sekvis lin kaj akompanis lin eĉ en malliberejon, kie ŝi mortis en 1943. Ni konis ŝin persone, sub la nomo Ba (panjo), tre digna kaj rezignema, kun diskreta boncoreco.

Dum sia publika kariero Gandhi konstante bataladis kontraŭ tiu kutimo de geknabaj edziĝoj, «du senkulpaj infanoj senvole ĵetitaj en la oceanon de la vivo», li diris. Nun, dank’ al lia influo, la kutimoj multe ŝanĝiĝis kaj ankaŭ la leĝo mem sub la nova sendependa respubliko.

Ĉio, kion Gandhi mem spertis, servis al lia vasta agado por reformi sian propran patrujon kaj prepari la kampon al la postaj generacioj. Se oni legas lian aŭtobiografion, oni vidas, ke li ne kulpiĝas sole la kutimon, sed ankaŭ sin mem kaj siajn proprajn eraroj de tre pasia knabo.

Aŭskultu la radian elsendon de ĉi tiu parto.

 

4. GANDHI RAGAZZO

Due opere teatrali impressionarono Gandhi da ragazzo: Shravana, il giovane che porta sulle spalle i suoi genitori ciechi, e Harishchandra, che resta eroicamente fedele alla verità. Imitarlo divenne il suo obiettivo.

Spesso andavano a casa sua dei monaci giainisti, mangiavano anche lì, poiché l’intera famiglia era vegetariana per convinzione e disapprovava qualunque macellazione di animali. Il ragazzo fu molto indignato dal fatto che un suo giovane vicino, dopo la conversione al cristianesimo, cominciò a mangiare carne bovina e a bere alcol, e pure a vestirsi all’europea. Questo per lui non era un progresso dal punto di vista religioso.

 

Tra gli ospiti benvenuti del padre c’erano anche maomettani e parsi. Di solito si discuteva di religione, e allora la tolleranza sembrava al ragazzo il giusto comportamento perché constatava che tutti erano sinceri e avevano in comune molte cose essenziali.

Quando ebbe tredici anni si sposò nello stesso giorno del fratello, che ne aveva sedici. In India la tradizione era allora di sposarsi molto giovani e fare un’enorme festa. I genitori erano troppo onesti per essere ricchi e così risparmiarono la spesa di una delle due feste.

La giovane moglie Kasturbai era sua coetanea e all’epoca non sapeva neanche leggere, ma aveva un carattere molto spontaneo e non si faceva dare ordini da quel ragazzo che provava a istruirla ed era perfino molto geloso.

Più tardi durante la vita, quando Gandhi si dominava perfettamente ed acquisì pazienza, lei cominciò a imparare e comprendere molto di più dal suo esempio di generosità e sacrificio. lei lo seguiva Con molto coraggio e lo accompagnò perfino in prigione, dove morì nel 1943. L’abbiamo conosciuta personalmente, chiamata Ba (mamma), molto dignitosa e incline alla rinuncia, con una bontà di cuore discreta.

Durante la sua carriera pubblica Gandhi combattè costantemente contro quell’abitudine dei matrimoni giovanili, «due bambini innocenti gettati senza volerlo nell’oceano della vita», diceva. Ora, grazie alla sua influenza, i costumi sono molto cambiati e anche la legge secondo la nuova repubblica indipendente.

Tutto ciò di cui Gandhi faceva esperienza serviva alla sua vasta azione di riforma della propria patria e a preparare il campo alle future generazioni. Se si legge la sua autobiografia si vede che lui non dava la colpa solo alla tradizione, ma anche a sé stesso e ai propri errori di ragazzo con grande passione.

Ascolta la trasmissione radio di questo capitolo.

(Traduzione dall’esperanto di Marco Cattaneo)

Lascia un commento