Vita di Gandhi

2. En Westminster / A Westminster

8Letture

 2. EN WESTMINSTER

Tre profundan impreson faris al mi tiu rakonto pri Rikardo de Normandio, instruanta forlasi venĝon kiel kondutmanieron. Unu el liaj pranepoj kaj posteuloj estis Vilhelmo, kiu venkis la anglo-saksan reĝon Haroldon kaj prenis mem la kronon de Anglio. Je Kristnasko mil sesdek ses la episkopo de Canterbury lin kronis en Westminster, kaj ankoraŭ nuntempe la anglaj reĝoj post unu jarmilo estas kronataj en tiu fama preĝejo.

Tie kuŝas en siaj tomboj reĝoj kaj poetoj, generaloj kaj scienculoj, kies statuoj formas ŝtonan popolamason sub la antikvaj arkoj inter la kolonoj de la preĝejo.

En tiu sama loko, en 1948, impresa cerimonio honoris la memoron de Gandhi post lia mortigo. Tamen estis li, kiu perdigis al Anglio la tri kvaronojn de ĝia vasta imperio. Kiel estis do eble, ke oni lin honoris en Westminster, la ĉefa preĝejo de Londono, la historia honorejo de ĉiuj britaj gloroj?

La kaŭzo estas, ke li ne venkis per glavo, sed per amo. Li batalis sen perforto, sen materiaj armiloj, kaj li konvinkis la koron kaj racion de la angloj anstataŭ verŝi ilian sangon, kiel oni kutimis ĝis nun en ĉiu ribelo de nacio kontraŭ fremda regado. Ne okazis venko de unu popolo super alia, sed venko de du popoloj super si mem. Hindio venkis sian venĝemon kaj Anglio sian imperian fierecon. Dank’al tiu metodo la du nacioj reamikiĝis kaj ambaŭ kune ploris kaj honoris Gandhi en la ĉefpreĝejo de Westminster.

La dekano de la abatejo katedrala ekkantis kaj la aŭdantaro ripetis:

Ni dankas vin, ho Sinjoro, pro la atesto de Mahatma Gandhi al la Vero de la Prediko sur la Monto,

Kaj pro lia vivo de servado frata,

Kaj pro lia defendo de la malriĉuloj kaj pariaoj,

Kaj pro lia agado por la paco,

Kaj pro lia malŝato al perforto,

Kaj pro lia pruvo, ke amo kaj sinofero entenas savan potencon.

 

La martiron oni honoras. Li mortis kaj fine la okuloj malfermiĝis. Ĉu estas nura hipokritaĵo? Ankoraŭ ne. Hipokriteco komenciĝas nur, kiam oni ripetas, de miljaroj al miljaroj, la verojn, kiujn oni ne aplikas. Ho, bonaj, sinceraj homoj, aldonu eĉ unu pluan preĝon: ke al Gandhi oni ne trudu la kalvarion de temploj: ke oni ne konstruadu preĝejon al li: nek papagojn, nek malkuraĝulojn li deziris. En politiko li volis rimedojn purajn, al maljusteco rezistadon sentiman. Nenian mensogon. Nenian sekreton. Nenian perforton kaj nenian timon, nek pri morto, nek pri malliberejo. Malŝati krimon, sed ami la krimulon kaj klopodi por lin kuraci. Super ĉio: resti fidelaj je la spirito de la vero.

Aŭskultu la radian elsendon de ĉi tiu parto.

 

2. A WESTMINSTER

Quel racconto su Riccardo di Normandia, che insegna ad abbandonare la vendetta come metodo di comportamento, mi fece un’impressione molto profonda. Uno dei suoi pronipoti e successori fu Guglielmo, che sconfisse il re anglosassone Aroldo e prese la corona d’Inghilterra. Nel Natale mille e sessantasei il vescovo di Canterbury lo incoronò a Westminster, e ancora oggi dopo un millennio i re inglesi vengono incoronati in quella celebre chiesa.

Lì giacciono nelle loro tombe re e poeti, generali e scienziati, le cui statue formano una moltitudine di pietra sotto gli antichi archi tra le colonne della chiesa. 

In quello stesso luogo, nel 1948, un’impressionante cerimonia onorò la memoria di Gandhi dopo la sua morte. Eppure egli fece perdere all’Inghilterra i tre quarti del suo vasto impero. Come fu dunque possibile che venisse onorato a Westminster, la chiesa principale di Londra, il luogo storico in cui si onorano tutte le glorie britanniche?

La causa è che egli non vinse con la spada, ma con l’amore. Combattè senza violenza, senza armi materiali e convinse il cuore e la ragione degli inglesi anziché versare il loro sangue, come si è soliti fare in ogni ribellione di una nazione contro un governo straniero. Non avvenne la vittoria di un popolo sull’altro, ma la vittoria di due popoli su se stessi. L’India vinse la sua sete di vendetta e l’Inghilterra il suo orgoglio imperiale. Grazie a tale metodo le due nazioni si rappacificarono ed entrambe piansero ed onorarono insieme Gandhi nella cattedrale di Westminster.

Il decano dell’abbazia intonò il canto e l’assemblea ripetè:

Ti ringraziamo, o Signore, per la testimonianza del Mahatma Gandhi alla Verità del Discorso della Montagna,

e per la sua vita di servizio fraterno,

e per la sua difesa dei poveri e dei paria,

e per la sua azione per la pace,

e per il suo dispregio della violenza,

e per la sua prova che l’amore e il sacrificio hanno in sé una potenza salvifica.

 

Si onora il martire. È morto e finalmente gli occhi si sono aperti. È semplice ipocrisia? Non ancora. L’ipocrisia comincia solo quando si ripetono, di millennio in millennio, le verità che non si mettono in pratica. Oh, persone buone, sincere, aggiungiamo pure un’altra preghiera: che non venga imposto a Gandhi il calvario dei templi, che non gli vengano costruite chiese, egli non voleva né pappagalli né pavidi. In politica voleva provvedimenti puri, e resistenza senza tema all’ingiustizia. Nessuna menzogna. Nessun segreto. Nessuna violenza e nessuna paura, neanche della morte, neanche della prigione. Disprezzare il crimine, ma amare il criminale e cercare di curarlo. Soprattutto: restare fedeli allo spirito della verità.

Ascolta la trasmissione radio di questo capitolo.

(Traduzione dall’esperanto di Marco Cattaneo)

Lascia un commento