Ni parolas Esperante

Amikumu

17Letture

Heinz-Wilhelm Sprick skribis:

AMIKUMU ESTAS ELŜUTEBLA

Amikumu estas apo por via saĝtelefono por trovi kaj kontakti proksimajn Esperantistojn (iam en somero ankaŭ eblos trovi parolantojn de aliaj lingvoj).

Iru al Play Store de Google por Android aŭ Apple Store por iPhone. Kaj serĉu laŭ vorto Amikumu. Aŭ uzu la sekvajn ligilojn:

iOS: https://itunes.apple.com/app/id1214046710

Android: https://play.google.com/store/apps/details?id=com.amikumu.amikumu

Poste vi devas krei konton kaj vi povas vidi la 100 plej proksimajn Esperantistojn apud vi.

Kaj rapide jam kreskis la nombro de aliĝintoj de la posttagmezo ĝis la vespero. Kiam mi ankoraŭ estis alfa-testanto, mi povis vidi Esperantistojn ĉ. 6.000 km for. Hodiaŭ matene mi vidis Esperantistojn ankoraŭ 600 km for de mi kaj nun, post la lanĉo, nur 300 km for.

[…] Se vi ne volas esti videbla, vi povas malŝalti tion, sed tiam vi ankaŭ ne plu vidos la aliajn Esperantistojn.

Por iom pli detale informiĝi pri Amikumu vi povas legi la paĝon de Amikumu: https://amikumu.com/eo/faq/

aŭ ĉe Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Amikumu_(aplika%C4%B5o)

aŭ vi povas spekti la filmon de Evildea: https://www.youtube.com/watch?v=wLV4bkfxxL8

kaj la plej aktualan pri la lanĉo mem: https://www.youtube.com/watch?v=ppszFRr_YP4&t=9s

aŭ ĉe Fejsbuko: https://www.facebook.com/amikumuapp/?fref=ts

Se ankaŭ vi ŝatas uzi Amikumu, mi deziras al vi ĝojigan kaj sukcesan Amikumumadon 😉

Belan semajnfinon kaj korajn salutojn

Heinz

ARTIKOLO DE LIBERA FOLIO PRI AMIKUMU:

http://www.liberafolio.org/2017/04/23/amikumu-rapide-ekhavis-pli-ol-mil-novajn-uzantojn/ 

 

Lascia un commento