Vita di Gandhi

1. NE-VENĜO / NON VENDICARSI

11Letture

1. NE-VENĜO

Kiu estis jam de infaneco disĉiplo kaj leganto de Zamenhof, tiu tute nature kutimiĝis je la ideoj de Gandhi pri ne-venĝo kaj ne-perforto, ĉar nia Majstro mem senĉese predikis ilin en siaj poemoj kaj kongresaj paroladoj; sed jam antaŭ ol koni lin, unu libro min influis tiurilate, kiam ankoraŭ pli juna infano mi estis, dek- aŭ eĉ naŭjara.

Tiam ni legis la rakonton pri la samaĝa juna duko de Normandio, la nepo de Rolfo, la skandinava ĉefo, kiu fondis la duklandon de Normandio ĉe la nord-okcidento de la franca marbordo, ĉe la alia flanko de la angla maro, kaj starigis sian ĉefurbon en la urbo Rueno. Kvankam aŭ ĉar tiuj historiaĵoj okazis antaŭ mil jaroj, ili tre interesis tiam infanojn.

Ni ŝatis legi pri la ĉasadoj al cervoj kaj pri la maljuna servistino, kiu ankoraŭ parolis la norvegan lingvon de la vikingoj, dum la normanoj rapide fariĝis franclingvaj kaj franckulturaj. La patro de la juna knabo Rikardo estis Vihelmo-je-la-longa-glavo kaj li fariĝis tre fidela kristano. La grafo de Flandrio lin perfide mortigis dum li akceptis inviton al interparolo, kaj la juna Rikardo, jam orfo naŭjara, fariĝis mem duko de Normandio kaj estis kronita de la episkopo en la ĉefpreĝejo de Rueno.

La sceno, kiu min tre speciale impresis, estis la momento, kiam la juna duko, knabeto Rikardo, prenis en la mano la grandan glavon de sia patro, kies korpo ankoraŭ kuŝis sub floroj en la ĉambrego. Malfacile kapablis la infano teni la faman glavon en la mano. Tamen li ĵuris, ke li venĝos sian patron kaj siavice mortigos la grafon de Flandrio.

Tiam intervenis la maljuna abato Martin, la fidela konsilanto de la patro:

«Ho, Rikardo de Normandio,» li diris, «kiajn vortojn vi parolas? Ĉu vi venis tien ĉi por maltrankviligi la pacon de la mortinto per krioj de kolero? Ĉu vi volas dediĉi al venĝo tiun glavon, kiu neniam estis uzata, escepte por protekti la malriĉulojn kaj malfeliĉulojn?… Ĉu tion instruis al vi via bona kaj sankta patro?»

Tre malfacile ni akceptis tiun riproĉon al Rikardo. Al ni ŝajnis, ke lia venĝemo estis justa. Necesis legi kaj relegi tiun paĝon de la libro por kompreni, ke tie anonciĝis alia vidpunkto, nova kondutmaniero, nova pli profunda saĝo, ol la nura venĝinstinkto. Pli ol kvardek fojojn mi relegis la libron, ĉiam haltante je tiu paĝo kaj klopodante kompreni la instruon.

Iom post iom nia infana menso ĝin ekkomprenis, kaj mi spertis, ke, inter junaj knaboi, tute simile venĝo kaŭzis nur revenĝon, sed ĉeso de venĝo haltigis la batalojn.

Aŭskultu la radian elsendon de ĉi tiu parto.

 

1. NON VENDICARSI

 Chi già dall’infanzia è stato discepolo e lettore di Zamenhof si è abituato in modo del tutto naturale alle idee di Gandhi sulla non-vendetta e sulla non-violenza, poiché il nostro Maestro le ha predicate incessantemente nei suoi poemi e nei suoi discorsi ai congressi; ma, già prima di conoscere lui, un libro mi aveva influenzato a proposito, quand’ero un bambino ancor più giovane, di dieci o addirittura nove anni.

All’epoca lessi il racconto del mio giovane coetaneo, il duca di Normandia, il nipote di Rollone, capo scandinavo che fondò il ducato di Normandia a nord-ovest della costa francese, dall’altro lato del mare inglese, ed eresse la sua capitale nella città di Rouen. Sebbene, o poiché, quelle storie siano accadute mille anni fa, erano allora di grande interesse per i bambini.

Ci piaceva leggere delle cacce ai cervi e della vecchia governante che ancora parlava il norvegese dei vichinghi, mentre i normanni divennero rapidamente di lingua e cultura francesi. Il padre del giovane Riccardo era Guglielmo Lungaspada e divenne un cristiano molto fedele. Il conte delle Fiandre lo uccise perfidamente quando egli accettò un invito ad un colloquio ed il giovane Riccardo, già orfano a nove anni, divenne duca di Normandia e fu incoronato dal vescovo nella chiesa principale di Rouen.

La scena che m’impressionò particolarmente fu il momento in cui il giovane duca, il ragazzino Riccardo, prese in mano la grande spada di suo padre, il cui corpo giaceva ancora sotto i fiori nella grande sala. Il bambino riusciva difficilmente a tenere in mano la famosa spada. Eppure giurò che avrebbe vendicato suo padre e che avrebbe ucciso a sua volta il conte delle Fiandre.

Allora intervenne l’anziano abate Martin, fedele consigliere del padre:

«Oh, Riccardo di Normandia,» disse, «quali parole pronunci? Sei forse venuto qui per disturbare la pace del morto con grida di collera? Vuoi forse votare alla vendetta quella spada, che mai fu usata se non per proteggere i poveri e gli oppressi?… Ti ha forse insegnato questo il tuo buono e santo padre?»

Accettammo con molto difficoltà quel rimprovero a Riccardo. Ci sembrava che la sua sete di vendetta fosse giusta. Fu necessario leggere e rileggere quella pagina del libro per capire che lì si annunciava un altro punto di vista, un nuovo metodo di condotta, una nuova saggezza, più profonda del semplice istinto di vendetta. Rilessi quel libro più di quaranta volte, fermandomi sempre a quella pagina e cercando di comprenderne l’insegnamento.

Poco alla volta la nostra mente di bambini cominciò a comprenderlo e sperimentai che, tra giovani ragazzi, in maniera del tutto analoga la vendetta porta solo ad altra vendetta, ma smettere di vendicarsi fa fermare le battaglie.

Ascolta la trasmissione radio su questa parte.

 (Traduzione dall’esperanto di Marco Cattaneo)

Lascia un commento